Saluton, karaj amikoj.
Esperanto estas lingvo, eble ne tre konita tra la mondo, sed la nombro de samideanoj kreskas tago post tago. Mi kredas ke la lingvo (Esperanto) farigxas instrumento kiu ebligas la demokratikan komunikadon inter popoloj kiuj parolas diferajn lingvojn.
Tamen, mi kredas ankaux ke por ke la lingvo povas vere plenumi sian celon, ni devas precipe uzi gxin. Estas multaj personoj kiuj logxas en malsamaj partoj de la mondo kaj volas scii kio okazas en aliaj landoj, esti en kontakto kun aliaj diferaj personoj.
La lingvo estis problemo kiam vi ne havis helpan lingvon. Oni jam uzis la francan, hodiaux multaj uzas la anglan. La problemo estas ke ne estas facila lerni tiajn lingvojn. Kiom da tempo oni bezonas por lerni la anglan ? Du jaroj ? Kvar jaroj ? Pli ol tio ? La mondo estas tago post tago pli globalizita kaj la bezono de la personoj interkomuniki kreskas. Kvar jaroj por lerni unu lingvon (mem du) estas multa tempo.
Kiam mi lernis esperanton en nur ses monatoj sen instruanto, mi perceptis la veran povon de la lingvo. Esperanto ne estas nur helpa lingvo sed ankaux libera kaj senpaga lingvo.
Oni povas diri hodiau ke la problemo de komunicado inter la popoloj jam havas sian solvon. Sed la personoj devas scii tion. La personoj bezonas koni la ilojn kiuj ebligas ili sin liberigi el siaj limoj. Kaj sendube, esperanto helpita de la interreto estas unu el la metodoj kiu povas esti uzata de la ordinaraj personoj por fari tian liberigon.
Ne plu lerni la aliajn lingvojn ? Ne estas bona ideo. Sed kun esperanto ni ne bezonas plu lerni cxiujn la lingvojn. Mi mem scias la anglan kaj la geraman. Nun mi studas la italan. Ni povas do esti en kontakto kun aliaj kulturoj kaj kreski multe plu kun tio. Tamen kun esperanto (se multaj parolas esperanton) mi ne bezonas lerni la anglan, kaj la germanan, kaj la italan, kaj la francan, kaj la araban, kaj la japanan, ktp. Oni povas diri, "Lernu la anglan! Cxiuj parolas la anglan !". Sed kial cxiuj parolas la anglan kaj ne la portugalan ? Se mi parolas kun germanulo mi kredas ke mi devas uzi la portugalan aux la germanan. Aux... Aux iun helpan lingvon. Iun neuxtralan lingvon.
Mi povas diri ke ekzistas tri razonojn por uzi esperanton:
- Facileco,
- Neuxtraleco kaj,
- Malgranda kosto (eble neniu).
Gxis revido.
Um comentário:
Tutcerte!
;-)
Postar um comentário