sexta-feira, 27 de outubro de 2006

Lula aux Alckmin ? (pri la elektado en Brazilo)


Cxi tie en Brazilo okazas elektado cxi dimancxo. Ni vidas du kandidatojn kiuj representas la du precipajn politikajn fortojn de Brazilo.

Oni diras ke la reelektado de Lula estus malbona al ni pro la problemoj pri la korupto kiu envolvas iom da la personoj el PT.

Eble estas vero ke la PT faras malbonajn ajxojn pri la politiko. Sed mi ne kredas ke la PSDB estas vere pli bona partio ol PT.

Kiam la FHC estis prezidanto tutaj la agoj estis vualitaj. Kiom da fojo la PT provis montri la problemojn kiam gxi ne estis regado sed gxia vocxo estis vualita de la aliaj partioj ? Estas multaj ajxoj ke ni ne konas kaj devus esti klarigitaj.

Kiel oni povas facile vidi, la gxornalo VEJA kaj aliaj montras nur la problemojn de PT, sed kiam la problemo estas PSDB la efekto ne estas la sama.

Se PT pluregos, Brazilo povas almenaux esperi la kontrauxforto de PSDB kaj PFL. Sed PT ne estas suficxe forta kontrauxforto por fari la ajxoj "aperi".

Gxis revido.

Um comentário:

Razeno disse...

Kara Fajro,
Saluton. Koran dankon al via invito. Mi tre gxojas leginte vian blogon. Gratulon. Mi petas, dauxrigu gxin kaj montru al la mondo ke Esperanto ne moratas.
Cxu vi scias mi trovis kolekto de 200 blogantoj-esperantistoj? Estas ja granda teamo. NI devas eble kongresi.
Mi sugestas ke ni petu gxin kiel kongrestemo en la UK en Jokohamo. Ha ha hah.

Amike,
Razeno
www.razeno.blog.com